Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio plue subtenos darfuran pacan procezon

La 18-an de julio Wang Jiarui, estro de la Internacia Interkomunika Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, reasertis en Pekino, ke Ĉinio plue subtenos solidarecon, pacon, disvolvon kaj darfuran pacan procezon de Sudano.

Tion li diris dum intervidiĝo kun Salva Kiir Mayardit, la unua vicprezidento de Sudano vizitanta Ĉinion.

Salva Kiir Mayardit konigis internan situacion de Sudano, laŭdis klopodon de Ĉinio por plifortigi duflankan amikecon kaj esperis, ke Ĉinio plue subtenos realigon de Sudano por unuigo, paco kaj disvolvo.