Lastatempe, la ĉina registaro publikigis "Decidon
pri ĉiuflanka fortigo de laboro pri loĝantaro kaj naskolimigo por
unuece solvi problemon de loĝantaro".
La decido postulas, ke oni science ellaboru longtempan
planon kaj agadan planon pri altigo de kvalito de la naskitoj kaj
plifortigu kapablon por regi denaskan handikapon.
La decido postulas ankaŭ, ke oni esploru, taksu kaj
regu heredon, socian medion, malbonajn vivmanierojn kaj aliajn gravajn
danĝerajn faktorojn influantajn la denaskan handikapon, popularigu
sciencajn sciojn pri vartado de beboj kaj infanoj kaj familian edukadon,
faru frutempan edukadon de beboj kaj infanoj kaj plifortigu edukadon
al solinfanoj .
|