Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Totala enlanda produktovaloro de Ĉinio kreskis je 11.5% en la antaŭa duonjaro

En la antaŭa duono de la kuranta jaro la totala enlanda produktovaloro de Ĉinio estis 10676.8 miliardoj da juanoj (ĉ. 7.6 juanoj = 1 usona dolaro), je 11.5% pli multe ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro, kaj kreis novan rekordon de la lastaj 11 jaroj.

La 19-an de julio Li Xiaochao, proparolanto de la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio, konigis en gazetara konferenco okazinta en Pekino, ke en la antaŭa duonjaro Ĉinio publikigis serion da makroskope reguligaj politikoj, kaj per tio akcelis la ekonomian kreskadon. Li diris, ke laŭ datenoj de la ekonomia disvolvado en la antaŭa duonjaro, konsumado manifestis pli grandan kontribuon al la ekonomia kreskado de Ĉinio.

Li Xiaochao diris ankaŭ, ke nuntempe ankoraŭ ekzistas neekvilibreco de la internacia spezo, tro altas prezo-leviĝo de manĝaĵoj kaj fortas la premo de fuelo-ŝparado kaj ellaso-reduktado.