Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Longsheng-gubernio estis laŭdata de UN pro penado en likvido de analfabeteco

La gubernio Longsheng de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio, estis laŭdata de la Unuiĝintaj Nacioj pro tio, ke ĝi aktive likvidis analfabetecon. Lastatempe UNESKO donis al ĝi premion de la Internacia Legado-Asocio en 2007.

En la lastaj jaroj la loka registaro fondis kamparan edukan reton por likvidi analfabetecon, inkluzive de plentagaj kaj profesiaj lernejoj, teknikaj lernejoj por plenkreskuloj kaj edukado en loĝkvartaloj. Pro tio la naciminoritatanoj, precipe virinoj de la naciminoritatoj povas ne nur legi kaj liberigi sin el analfabeteco, sed ankaŭ lerni aplikeblan teknikon por bonstatigo.

Laŭ statistiko farita en la pasinta jaro, la pokapa enspezo de la gubernio kreskis preskaŭ ses-oble pli multe ol tiu en la jaro 1990, kaj la nombro de malriĉuloj grandkvante reduktiĝis.