Unua paĝo >> Aktualaĵoj

UN premiis per unuaklasa medalo la ĉinan pacdefendan trupon en Liberio

La 20-an de julio speciala delegitaro de UN al Liberio donis la unuaklasan pacdefendan medalon de UN al la medicina taĉmento de la ĉina pacdefenda trupo en Liberio.

En solena ceremonio okazinta en Zwedru, ĉefurbo de la gubernio Grand Gedeh, vickomandanto de la armita trupo de la speciala delegitaro de UN al Liberio, persone surmetis la medalon sur la oficirojn kaj soldatojn de la ĉina pacdefenda trupo en Liberio.

Alan Doss, speciala delegito de la ĝenerala sekretario de UN en Liberio, alte taksis elstaran konduton de la medicina taĉmento de la ĉina pacdefenda trupo. Li diris, ke la pacdefenda tasko en Liberio estas grava kaj komplika. La medicina taĉmento faris grandan kontribuon por la paco kaj rekonstruado de Liberio. Li fieris pro atingoj de la ĉina pacdefenda trupo.