Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio alte laŭdas sekretariejon de UN pro ĝia deca solvo rilate Taiwan-problemon

La 23-an de julio Wang Guangya, ĉina konstanta reprezentanto al UN, diris en la stabejo de UN en Novjorko, ke la sekretariejo de UN rifuzis kaj redonis la peticion de Chen Shuibian de Taiwan, tio protektis la seriozecon de la Ĉarto de UN kaj dignon de UN, kaj tion la ĉina registaro alte laŭdas.

En la 19-a de julio tri landoj, inkluzive de Salomon-Insularo, transdonis la peticion de Chen Shuibian al la ĝenerala sekretario de UN pri aliĝo de Taiwan al UN en la nomo de Taiwan, tio estas tre absurda faro de "sendependiĝo de Taiwan" por spliti Ĉinion. La ĉina registaro kategorie kontraŭas tion.

Wang emfazis, ke en la mondo estas nur unu Ĉinio, Taiwan estas neapartigebla parto de Ĉinio, la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la unusola laŭleĝa registaro reprezentanta Ĉinion kaj la unusola laŭleĝa reprezentanto de Ĉinio en UN. Tio estas ĝenerale subtenata de la internacia socio, kaj tute konformas al la Ĉarto de UN, kaj ankaŭ estis konfirmita de la rezolucio N. 2758 de la Ĝenerala Asembleo de UN. Taiwan ne havas kvalifikon aliĝi al UN en ia ajn nomo kaj maniero, ĉar nur la suverena ŝtato havas tiun kvalifikon.