Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio faris gravan reguligon al la politiko de prilabora komerco

La 23-an de julio la Ministerio de Komerco kaj la Ŝtata Ĝenerala Administracio de Dogano de Ĉinio kune publikigis la Liston de Restriktitaj Varoj de Prilabora Komerco, kaj anoncis, ke ili faros gravan reguligon al la politiko de prilabora komerco.

La publikigita listo ekvalidos en la lasta tagdeko de aŭgusto. Ĝia enhavo koncernas plastajn materialojn kaj produktaĵojn, tekstilan fadenon, ŝtofon, meblojn kaj produktaĵojn de labor-masivaj industrioj. Laŭ la Ministerio de Komerco, la reguligo celas optimumigi strukturon de eksportaj varoj, rigore superregi eksporton de resursaj varoj kies produktado kaŭzas seriozan poluadon kaj postulas altan konsumon de energio, restrikti eksporton de varoj alportantaj malaltan aldonvaloron kaj bezonas nur malavangardan teknologion, redukti komercan konflikton, akceli komercan ekvilibron, kaj antaŭenpuŝi transformon kaj algradigon de la prilabora komerco.