Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Okazos en septembro "Internacia Foto-ekspozicio de 2007 de Pingyao"

La 26-an de julio, okazis en Pekino gazetara konferenco pri la "Internacia Foto-ekspozicio de 2007 de Pingyao".

La ekspozicio okazos de la 19-a ĝis la 25-a de septembro en la gubernio Pingyao, Shanxi-provinco de norda Ĉinio. Ĝis nun, pli ol 300 fotografistoj kaj 20 societoj el 30 landoj kaj regionoj jam konfirmis sian partoprenon en la ekspozicio. Hindio, Japanio, Meksikio kaj Egiptio estos ĉefaj partoprenantaj landoj. Tiam oni unuafoje ekspozicios elstarajn fotojn de 54 ĉinaj kaj eksterlandaj fotografistoj influaj en fotista rondo. Krome, oni okazigos kelkajn sciencajn aktivadojn.

La "Internacia Foto-ekspozicio de Pingyao" jam okazis 6 fojojn. En 1997, Pingyao estis metita en la liston de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj. Okaze de ĝia 10-a datreveno la ekspozicio havas gravan signifon por diskonigi faman historian kaj kulturan urbon Pingyao kaj protekti la mondajn kulturajn heredaĵojn.