Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Olimpia fajro de Ŝanhajaj Specialaj Olimpikoj atingis Vaŝingtonon

La 25-an de julio, eskortate de leĝplenumantoj kun torĉo en mano, olimpia fajro akirita en Ateno, ĉefurbo de Grekio, por la Ŝanhajaj Specialaj Olimpikoj de 2007 atingis la ĉefstabejon de la Internaciaj Specialaj Olimpikoj en Vaŝingtono de Usono.

En la 26-a de julio, inaŭguriĝis en la Blanka Domo de Usono la longdistanca kurado de leĝplenumantoj por transdono de la torĉo de la Specialaj Olimpikoj en Usono, kaj ĝin ĉeestis usona prezidento Bush, usonaj kaj ĉinaj ŝtatoficistoj. La torĉo atingos ankaŭ Japanion, Koreion, Aŭstralion kaj Ĉinion.

La Ŝanhajaj Specialaj Olimpikoj de 2007 okazos de la 2-a ĝis la 11-a de oktobro.