La 28-an de julio estis lanĉita la surakva parko de la Pekinaj Olimpikoj situanta en Shunyi-distrikto, Pekino. Ĝi, kun totala areo de 31.85 kvadrataj kilometroj, estas ejo por ambaŭ kvietakva kaj kurantakva konkursoj. Tie troviĝas 1200 fiksaj kaj 25800 portempaj sidlokoj. Dum la Pekinaj Olimpikoj okazos tie konkursoj pri kanuado, kvietakva kajakado, slaloma kajakado kaj maratona naĝado.
|