Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio konvene limigos pliigon de studento-varbado

Lastatempe Yuan Guiren, vicministro de la Eduka Ministerio de Ĉinio, diris, ke Ĉinio konvene limigos kreskon de studento-varbado de altaj lernejoj por garantii la stabilan, bonordan kaj sanan disvolviĝon de altnivelaj edukaj aferoj.

En laborkunveno pri varba plano de la ĉina altnivela edukado en 2007, Yuan Guiren diris, ke Ĉinio plene utiligas reguligan rimedon de varba plano por akceli edukan justecon, kaj la nova kresko de la varbado ĉefe okazos en la okcidenta parto de Ĉinio.

Laŭ plano de la ĉina registaro, en 2007 varbado de la ĉinaj ordinaraj altlernejoj kreskos je 5% kompare kun tiu de la pasinta jaro. Cetere la ĉina registaro decidis ankaŭ, ke samtempe kun konvena limigo de kresko de varbado, Ĉinio tutforte disvolvos mezan profesian edukon kaj adoltulan kaj pluan edukon kun diversaj formoj por liveri ŝancojn al civitanoj, por ke ili ricevu diversnivelan edukon.