Unua paĝo >> Aktualaĵoj

130 grekaj artaĵoj el Luvro eksponiĝos en Pekino

De la 12-a de aŭgusto ĝis la 9-a de novembro eksponiĝos en Pekino 130 grekaj artaĵoj el Luvro kun asekura valoro de 300 milionoj da juanoj (1 eŭro=10 juanoj).

Respondeculo de la Ĉefurba Muzeo de Ĉinio diris, ke tio estas la unuafoja kaj plej granda ekspozicio de Luvro sur la ĉeftero de Ĉinio. La eksponaĵoj plejparte estas klasikaj skulptaĵoj kreitaj en la 5-4-a jc. a.K. La ekspozicio konsistas el tri partoj: erao de antikva Grekio, spirita mondo de grekoj kaj dialogoj kun grekaj famuloj.