Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Iraka teamo ĉampioniĝis en la Azia Pokala Futbalado

Vespere de la 29-a de julio okazis finalo de la Azia Pokala Futbalado de 2007 en Ĝakarto, ĉefurbo de Indonezio. La iraka teamo per 1 kontraŭ 0 venkis la saud-arabian kaj akiris la ĉampionecon.

La saud-arabia teamo per sukcesa defendo rezistis al furioza atako de la iraka en la unua duono de la finalo, tamen Khalef Younis fine kapŝote golis por la iraka en la 70-a minuto. Poste la saud-arabia teamo organizis fortan rebaton, tamen vane.