Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Glate iras preparado de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio de 2010

La 31-an de julio respondeculo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) de 2010 diris, ke glate iras la preparado de ŜME.

La 22-an de marto 2006 ĉina ĉefministro Wen Jiabao sendis invitleteron al ĉiuj landoj establintaj diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. Ĝis nun, aliĝon al ĝi konfirmis 158 landoj kaj internaciaj organizoj, inkluzive de 4 landoj, kiuj ne havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. Tio kovras 80% de la dezirata celo.

Nun, glate iras la konstruado de la ĝardeno de la Monda Ekspozicio. Oni jam komencis konstrui kelkajn eksponejojn, inkluzive de la Centro de la Monda Ekspozicio. Konstruado de la ĉina eksponejo estos komencita antaŭ la fino de la kuranta jaro.

En la lasta januaro oni jam komencis elektadon de talismano de ŜME, kaj publikigos la rezulton en la venonta decembro.