Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio klopodas por redukti proporcion de adolto-analfabetoj

La 31-an de julio inaŭguriĝis en Pekino la azi-pacifika konferenco pri nuligo de analfabeteco. En la konferenco ĉina ŝtata konsilanto s-ino Chen Zhili diris, ke Ĉinio daŭre klopodos por redukti la proporcion de adolto-analfabetoj ĝis 2% en la jaro 2010.

Ŝi diris, ke en la jaro 1949 la proporcio de analfabetoj de Ĉinio atingis 80%. Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, la ĉina registaro ĉiam klopodas por popularigi la 9-jaran devigan edukadon kaj por efektivigi diversajn trejnajn programojn. Laŭ statistiko, nuntempe la proporcio de analfabetoj en la aĝo de 15-50-jaroj malleviĝis ĝis 4% de la totala loĝantaro de Ĉinio.

Ŝi diris ankaŭ, ke Ĉinio daŭre aktive aliĝos kaj subtenos al diversaj aktivadoj de UN por nuligi analfabetecon.