Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Interkonsiliĝo pri la 3-a strategia ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono

La 31-an de julio s-ino Wu Yi, speciala delegito de ĉina prezidanto Hu Jintao kaj ĉina vicĉefministro, kaj s-ro Henry Paulson, speciala delegito de usona prezidento George W. Bush kaj usona sekretario de financo, faris interkonsiliĝon pri la 3-a strategia ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri principo, temo kaj koncernaj aranĝoj de la dialogo.

Wu Yi diris, ke la dialogo estis establita dank’ al la atento de la du ŝtataj gvidantoj. La sukcesa okazigo de la antaŭaj du dialogoj montras la klopodojn de la du flankoj por antaŭenpuŝi ekonomiajn kaj komercajn interrilatojn inter Ĉinio kaj Usono kaj trakti ekonomiajn kaj komercajn problemojn per egalaj dialogo kaj interkonsiliĝo. Ĉinio deziras kune kun Usono efektivigi la atingojn de la dua dialogo kaj bone prepari sin por sukcesigi la trian.

Henry Paulson diris, ke la dialogo devas esti pli strategia kaj pli antaŭvida, kiu traktas la dulandajn ekonomiajn kaj komercajn interrilatojn el strategia vidpunkto, kaj samtempe bone utiligas kaj direktas koncernajn sistemojn de la du landoj por solvi problemojn en tiu ĉi kampo. Usono intense interkonsiliĝos kun Ĉinio por prepari sin por la tria dialogo.