Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio akcentas kontentigi konsuman bezonon de la popolanoj

La 31-an de julio, ĉina vicĉefministro Hui Liangyu postulis, ke diversaj regionoj kaj koncernaj departementoj praktike faru legomkorban laboron por pli bone kontentigi konsuman bezonon de urbaj kaj vilaĝaj popolanoj en Ĉinio.

La tiel nomata legomkorbo signifas produktadon kaj liveradon de viando, kortbirdo, ovo, legomoj kaj aliaj flankmanĝaĵoj por popolanoj.

En la koncerna kunveno okazinta samtage, Hui Liangyu montris, ke lastatempe la centra registaro ellaboris serion da politikoj kaj rimedoj por "legomkorbo". Li diris, ke ankaŭ diversaj regionoj kaj koncernaj departementoj devas rapide ellabori koncernajn rimedojn por fortigi superrigardon de kvalito kaj sekureco de legomoj, viandoj kaj aliaj manĝproduktoj kaj protekti leĝajn rajtojn kaj interesojn de konsumantoj kaj administrantoj.