Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Usono unuafoje konfesis, ke la ĉina medicino estas memstara scienco

Lastatempe la Manĝaĵa kaj Droga Administracio de Usono publikigis dokumenton kun aserto, ke la tradicia medicino, inkluzive de la ĉina, havas kaj propre kulturan fonon kaj unikan kuracadon, kaj apartigis ĝin disde la komplementa kaj alternativa medicino. Tio estas la unua fojo, ke la administracio konfesis, ke same kiel la ĉefa medicino de la Okcidento, la ĉina estas memstara scienco kun kompleta teorio kaj praktika sistemo, sed ne nur komplemento de la ĉefa medicino de la Okcidento.