Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Yang Jiechi faris parolon en konferenco por ministroj de eksteraj aferoj dum la 14-a Forumo de ASOAL

La 2-an de aŭgusto en la konferenco por ministroj de eksteraj aferoj dum la 14-a Forumo de la Asocio de Sudorient-aziaj Landoj (ASOAL), Yang Jiechi, ĉina ministro de eksteraj aferoj, faris parolon kaj eksplikis opiniojn de Ĉinio pri la azi-pacifika situacio, regionaj sekureco, dialogo kaj kunlaboro kaj pri nova prisekureca vidpunkto.

Yang diris, ke en la pasinta jaro paco, evoluado kaj kunlaboro daŭre estis la ĉefa fluo de la azi-pacifika regiono, kaj la regiona ekonomio tenis kreskan tendencon. La integriga procezo de la asocio plirapidiĝis, kaj la regiona kaj subregiona kunlaboroj senĉese plivastiĝis, sed la azi-pacifika regiono ankoraŭ vizaĝas al multaj defioj.

Yang eksplikis la vidpunkton de Ĉinio: reciprokaj respekto kaj egaleco, reciprok-utila kunlaboro, komuna evoluado, serĉo de komunaĵoj dum rezervo de diferencoj kaj interkonsiliĝo en komuna klopodado.

Li diris fine, ke estante konstanta membrolando de la Sekureca Konsilio de UN kaj membro de la forumo de la asocio, Ĉinio estas aktiva partoprenanto kaj konstruanto de paco, evoluo, kunlaboro kaj prospero de la azi-pacifika regiono.