Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Inaŭguriĝis la turnea ekspozicio de skulptaĵoj pri la Pekinaj Olimpikoj

La 5-an de aŭgusto inaŭguriĝis la turnea ekspozicio de skulptaĵoj pri la Pekinaj Olimpikoj de 2008 en la Miljara Monumento de Ĉinio, Pekino. La ekspozicio estas iniciatita de la departemento de la kultura agado de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj kaj la Asocio de Ĉinaj Artistoj kun la celo disvastigi la kulturon de la Olimpikoj kaj bone utiligi la konstruaĵojn de la Olimpikoj.