La 24-an de januaro, Long Yongtu, ĝenerala sekretario
de la Azia Forumo en Bo'ao, diris, ke okazos en aprilo la jarkunveno
de la Azia Forumo en Bo'ao en 2007 kun la temo "Azio superregas
tutmondan ekonomion -- iniciato kaj daŭrigebla disvolviĝo".
Tiu ĉi jarkunveno diskutos ĉefe pri gravaj problemoj
de daŭrigebla disvolviĝo de la azia socio, pri influo de disvolviĝo
kaj iniciato al fuelo, banko, telekomunikado kaj projekta industrio,
kaj pri la socia respondeco de entreprenoj.
Tiu ĉi jarkunveno prenos "Harmonia disvolviĝo
de Ĉinio, Hindio kaj aliaj aziaj regionoj" kaj "Pakistano:
ponto liganta Mezorienton kaj Azion" kiel siajn subtemojn.
|