Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio kun diversaj landoj kune traktas manĝaĵo-sekurecon

La ĉina registaro kune kun diversaj landoj esploras solvo-projekton pri manĝaĵo-sekureco.

En la lastaj jaroj la Ŝtata Ĝenerala Buroo de Ĉinio pri Kontrolado, Ekzamenado kaj Kvaranteno de Kvalito starigis kunlaboran kaj interkomunikan sistemon kun Usono, Japanio, la Korea Respubliko, la Eŭropa Unio kaj ties membrolandoj pri konsumaĵo-sekureco kaj starigis kunlaboran sistemon de manĝaĵo-sekureco sinsekve kun Usono, Brazilo, Argentino, Japanio, la Korea Respubliko, Mongolio, Malajzio, Tajlando, Vjetnamio, la Eŭropa Unio kaj ties multaj membrolandoj.

Krome la buroo aktive partoprenas en koncernaj konferencoj internaciaj kaj en ellaborado de internaciaj normoj. Laŭ informo, bone divolviĝas la manĝaĵo-sekureca kunlaboro de Azi-pacifika Ekonomia Kunlaboro iniciata de Ĉinio, kaj en la lastaj jaroj multfoje okazis simpozio pri manĝaĵo-sekureco.