Unua paĝo >> Aktualaĵoj

30 ĉinaj urboj estas enmetitaj en la liston de "200 plej ĉarmaj urboj de la mondo"

La 5-an de aŭgusto la Organizo de Monda Marko kaj la Ĝenerala Ĉambro de Uson-Ĉina Komerco kaj Investo anoncis en Singapuro, ke Pekino, Ŝanhajo, Hongkong, Taibei kaj aliaj 26 ĉinaj urboj estas enmetitaj en la liston de "200 plej ĉarmaj urboj de la mondo".

Inter la kandidatoj 50 estas en Ameriko, 60 en Azio, 50 en Eŭropo, 30 en Afriko kaj 10 en Oceanio. Laŭ la normoj de ekologio, administrado de urbo, adapteco de loĝado, urba marko kaj rapideco en sinteza konkurado, oni juĝis per demandaro, enketado, takso kaj ekzameno de fakuloj. 80 ĉinaj urboj estis kandidatitaj en la primara etapo.