Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Kuna kontraŭterorisma militekzercado ne estas direktita kontraŭ aliaj landoj

La 6-an de aŭgusto oficisto de la Ministerio de Nacidefendo de Ĉinio diris, ke la kuna kontraŭterorisma militekzercado "Paca Misio 2007" organizita de membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo ne estas direktita kontraŭ aliaj landoj.

Qian Lihua, vicĝenerala sekretario de la militekzercado kaj vicdirektoro de la oficejo pri eksteraj aferoj de la Ministerio de Nacidefendo de Ĉinio, diris, ke ĉi-foja militekzercado estas grava agado de la membrolandoj por respondi al novaj minacoj kaj defioj, defendi sekurecon kaj stabilecon de la regiono, akceli kunan disvolviĝon kaj prosperon, ataki kaj timigi terorismon, separatismon kaj ekstremismon. La ekzercado ne estas direktita kontraŭ aliaj landoj kaj ne tuŝas la interesojn de nemembrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.