Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉina vicĉefministro postulas efektivigi laborojn kontraŭ katastrofo

La 7-an de aŭgusto la Ŝtata Komisiono de Ĉinio por Redukti Katastrofon okazigis kunvenon en Pekino. Hui Liangyu, ĉina vicĉefministro kaj estro de la komisiono, faris parolon en la kunveno.

Li postulis, ke diversaj lokoj pliintensigu laborojn kontraŭ katastrofo, bone aranĝu vivon de la popolanoj suferantaj de katastrofo, plifortigu monitoradon kaj prognozon de katastrofo, altigu efikecon de la prognozo pri katastrofo, kaj pli multe helpu produktadon de la popolanoj suferantaj de katastrofo.