Unua paĝo >> Aktualaĵoj

60-jariĝo de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio

La 8-an de aŭgusto pli ol 50 mil personoj kunvenis en Hohhot, ĉefurbo de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, por celebri la 60-jariĝon de la fondiĝo de la regiono.

Ĝin ĉeestis Zeng Qinghong, ĉina ŝtata vicprezidanto kaj estro de la centra delegacio. Li diris, ke la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio fondita antaŭ 60 jaroj establis ekzemplon al praktikado de la aŭtonoma sistemo en naciminoritataj regionoj de Ĉinio, tio estas monumento de la nacia historio de Ĉinio. En la pasintaj 60 jaroj, la politika sistemo de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio realigis historian ŝanĝiĝon, la ekonomia disvolvo -- historian transpason, la kulturo kaj socia konstruado -- historian progreson, tio historie kontribuis al la ĉina revolucio, konstruado kaj reformado.