Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Okazos pinta intervidiĝo de KPDR kaj KR

La 8-an de aŭgusto la prezidentejo de la Korea Respubliko (KR) deklaris, ke korea prezidento Roh Moo Hyun kaj Kim Jong Il, gvidanto de la Korea Popol-Demokratia Respubliko (KPDR), okazigos pintan intervidiĝon de la 28-a ĝis la 30-a de aŭgusto en Pjongjango, ĉefurbo de KPDR. Proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio esprimis, ke Ĉinio esperas, ke la dua pinta intervidiĝo de la Korea Duoninsulo akiros pozitivan frukton.

La prezidentejo de KR deklaris, ke surbaze de la Komuna Deklaro inter Sudkoreio kaj Nordkoreio, la pinta intervidiĝo antaŭenpuŝos la rilatojn inter la du flankoj en novan periodon kaj malfermos novan situacion pacan, prosperan kaj unuecigan de la Korea Duoninsulo. Samtage ankaŭ la Korea Centra Novaĵ-Agentejo raportis, ke ĝia plej alta gvidanto Kim Jong Il kaj sudkorea prezidento Roh Moo Hyun okazigos en Pjongjango pintan intervidiĝon de la 28-a ĝis la 30-a de aŭgusto.

Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en Pekino, ke Ĉinio subtenas ĉiujn aferojn utilajn al paco kaj stabileco de la Korea Duoninsulo kaj Nordorient-Azio. Kiel najbaro de la Korea Duoninsulo, Ĉinio ĉiam subtenas, ke la du flankoj de la Korea Duoninsulo plibonigu la rilatojn per dialogo. Tio konformas al la bazaj interesoj de la 70 milionoj da loĝantoj en la Korea Duoninsulo kaj utilas al la paco kaj stabileco de la regiono.