Unua paĝo >> Aktualaĵoj

90% de la pekinaj busoj atingos normon 3 de Eŭropo antaŭ Olimpikoj de 2008

La 9-an de aŭgusto en Pekino, Du Shaozhong, vicestro de la Pekina Medi-Protekta Buroo, diris, ke antaŭ la Pekinaj Olimpikoj 90% de la pekinaj busoj atingos normon 3 de Eŭropo rilate ellason.

Li konigis, ke en Pekino funkcias pli ol 19 000 busoj, kaj 10 000 el ili atingis la normon 3 de Eŭropo; krome en Pekino estas 4 000 naturgasaj busoj, kaj pro tio Pekino estas urbo kun plej multe da naturgasaj busoj en la mondo.