Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Rogge invitis membrojn de IOK

Vespere de la 8-a de aŭgusto, unu jaron antaŭ la Pekinaj Olimpikoj, Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato (IOK), faris inviton, ke ĉiuj membroj de IOK sendu sportistojn al la Pekinaj Olimpikoj.

En la publikiga ceremonio, kiel reprezentantoj de la membroj de IOK, prezidantoj de olimpikaj komitatoj de Grekio, Kanado, Britio, Rusio kaj Ĉinio akceptis la invitilon de Rogge.

Post tio ĉiuj invitleteroj estis elsenditaj de Pekino al 205 membroj de la Internacia Olimpika Komitato.