Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Kontrola sistemo pri manĝaĵa sekureco de Pekino

Lastatempe Pekino senĉese altigis kapablecon de urĝa reago kaj merkata kontrolo kaj nun jam formiĝis kompleta kontrola sistemo pri manĝaĵa sekureco. En la unua duonjaro de la kuranta jaro oni elekte ekzamenis 43791 specimenojn de 65 kategorioj de manĝaĵoj, kaj 95% el ili estas laŭnormaj.

Por protekti sekurecon de manĝaĵoj por la Olimpikoj en 2008, Pekino jam konfirmis ĉefan normon por 345 specoj de 10 kategorioj de manĝaĵoj por la Olimpikoj, kaj starigis ekzamenan sistemon por tio, krome, oni ellaboris specialan kontrolan planon pri manĝaĵa sekureco, kaj senĉese kontrolos la produktan kaj prilaboran lokojn, transportadon kaj provizadon de manĝaĵoj. Ĝis nun, ekzamenaj rezultoj de 6800 specimenoj de manĝaĵoj jam estis skribitaj en la daten-bankon de la sekureco-kontrola sistemo por manĝaĵoj de la Olimpikoj.