Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio rapidigos reformadon de akcia sistemo de ŝtataj entreprenoj

La 25-an de januaro Li Rongrong, estro de la Komitato de Kontrolado kaj Administrado de Ŝtata Kapitalo sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris en Pekino, ke en 2007 Ĉinio rapidigos reformadon de la akcia sistemo de ŝtataj entreprenoj.

En la tutlanda laborkunveno de kontrolado kaj administrado de la ŝtata kapitalo, Li Rongrong diris, ke escepte de la entreprenoj, kiuj koncernas ŝtatan sekurecon aŭ en kiuj ekstera kaj privata kapitaloj estas malpermesataj de la ŝtataj industriaj politikoj, la ceteraj ŝtataj entreprenoj superregataj de la centra registaro, realigos paŝon post paŝo pluriĝon de akcio.