Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Kontraŭterorista militmanovro estas direktata nek al Usono nek al NATO

La 11-an de aŭgusto generalo Vladimir Moltenskoy, rusa ĉefkomandanto de la kontraŭterorista militmanovro Paca Misio-2007, diris, ke la manovro estas direktata nek al Usono nek al NATO.

Laŭ raporto de la rusa novaĵ-agentejo Itar-Tass, rilate al tio, ke la manovro ne invitis raportistojn de Usono kaj aliaj landoj de NATO al intervjuo, Vladimir Moltenskoy klarigis, ke laŭ atingita interkonsento, al raportado pri la manovro estas permesitaj nur ĵurnalistoj de membroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, krome armeaj ataŝeoj, senditaj de aliaj landoj al Moskvo, estas invititaj al spektado kaj lernado.

Je 10 minutoj post la 10-a horo de la 11-a de aŭgusto, laŭ la loka tempo, la manovro iris en la duan stadion. Ĉefkomandantoj de la 6-landaj trupoj faris parolon en la inaŭguro de la dua stadio. Generalo Xu Qiliang, ĉina ĉefkomandanto de la manovro, diris, ke la manovro celas manifesti la decidon kaj forton de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en batalo kontraŭ terorismo, separatismo kaj ekstremismo kaj protekti la regionan pacon.