Unua paĝo >> Aktualaĵoj

130 raraĵoj el Luvro eksponataj en Pekino

La 12-an de aŭgusto, "Ekspozicio de Raraĵoj de Luvro" inaŭguriĝis en la Ĉefurba Muzeo en Pekino, tio estas la unuafoja eksponado de artaĵoj de la helena parto de Luvro en Ĉinio.

La totala areo de la ekspoziciejo estas 1500 kvadrataj metroj. Por doni adekvatan fonon por la eksponaĵoj, oni konstruis kopion de la ruino de Partenono de Akropolo de Ateno, kaj la romiaj kolonoj de Partenono kaj brikoj estis faritaj el grejso.

Pli ol duono el la 130 eksponaĵoj estas skulptaĵoj, plejparto estas konservata de reĝaj familianoj. Parto el ili estas unuafoje eksponata ekster Francio post kiam ili estis konservataj en Luvro.