Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Necesas zorga protektado de ekomedio de Qinghai-Tibeta Altebenaĵo

Antaŭ nelonge, Lu Yongxiang, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj prezidanto de la Ĉina Akademio de Sciencoj, faris inspektadon en Qinghai-provinco en okcidenta Ĉinio. Li diris, ke necesas zorga protektado kaj restaŭro de la ekomedio de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo.

Lu Yongxiang diris, ke Qinghai-provinco estas la fonta loko de Yangzi-rivero, Flava Rivero kaj Lancang-rivero, kaj aparte sensiva al la tutgloba klimata ŝanĝiĝo, kaj delikata estas ĝia ekomedio. Protektado kaj restaŭro de la tiea ekomedio influas ne nur la lokajn ekonomion kaj socion, sed ankaŭ tiujn de la malsupraj basenoj de la tri riveroj. Li emfazis, ke gravita punkto de la laboro de sciencaj esplorejoj kaj institutoj devas esti direktata al protektado kaj restaŭro de la ekomedio kaj kontinua kaj altaefika utiligo de la resursoj de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, kaj firme kaj senŝanceliĝe iri la vojon de daŭrigebla evoluado.

La Qinghai-Tibeta Altebenaĵo estas la plej alta altebenaĵo de la mondo.