Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉina prezidanto Hu Jintao vizitas Kirgizion

La 14-an de aŭgusto ĉina prezidanto Hu Jintao atingis Biŝkekon, ĉefurbo de Kirgizio, kaj komencis sian unuan viziton al Kirgizio. En la 16-a li tie ĉeestos la 7-an konsilantaran konferencon de la ŝtatestroj de la membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO).

En la flughaveno Hu Jintao faris paroladon. Li diris, ke longe daŭras la amikeco inter Ĉinio kaj Kirgizio. En la pasintaj 15 jaroj post starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, Ĉinio kaj Kirgizio akiris rimarkindajn fruktojn en kunlaborado de politiko, ekonomio, komerco kaj aliaj kampoj. Li diris ankaŭ, ke lia ĉi-foja vizito certe sukcesos dank' al la duflanka klopodo, kaj la amikaj kunlaboraj interrilatoj de ambaŭ landoj paŝos sur novan etapon.

Post vizito en Kirgizio Hu Jintao vojaĝos al Rusio por spekti kontraŭterorisman militmanovron de ŜKO kaj faros viziton al Kazaĥio.