Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉina registaro klopodas por solvi problemon de loĝado

La ĉina registaro alprenas plurajn rimedojn por solvi la malfacilon de loĝado por la familioj kun malalta enspezo en urboj.

Laŭ koncerna dokumento de la ĉina registaro ĉi tiuj rimedoj inkluzivas: pluapaŝe starigi kaj perfektigi la sistemon de apartamentoj kun malalta lu-pago en urboj, plibonigi kaj normaligi la sistemon de malmultekostaj apartamentoj kaj tiel plu.

De la lastaj pli ol 20 jaroj post la reformado kaj pordomalfermo, relative multe pliboniĝas la kondiĉoj de loĝado de urbanoj, tamen ankoraŭ troviĝas malfaciloj de loĝado por la familioj kun malalta enspezo en urboj.