Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinaj studentoj gajnis la specialan premion de Stokholmo pri Akvo por Junularo

En Stokholmo, ĉefurbo de Svedio, tri ĉinaj studentoj gajnis la specialan premion de Stokholmo pri Akvo por Junularo, unu el la premioj de la forumo de la Monda Akva Semajno de 2007 kun la celo instigi junulojn engaĝiĝi en kreado, esplorado kaj uzado de akvaj resursoj.

La tri studentoj el la 2-a Mezlernejo de Foshan, Guangdong-provinco en suda Ĉinio, trovis, sub gvido de sia instruisto, biokemian rimedon nuligi poluon de peza metalo al kulturata marĉo ĉe la delto de la Perla Rivero.