Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉina sindikato atentas garantion pri laŭleĝaj rajtoj de neregulaj laborantoj

La 14-an de aŭgusto Li Zhipei, vicestro de la Labor-garantia Departemento de la Tutlanda Ĝenerala Sindikato de Ĉinio, diris, ke pro kreskado de la merkata ekonomio grave ŝanĝiĝis dungado kaj enoficigo de laborantoj en Ĉinio. Neregula enoficigo jam fariĝis grava maniero en laborul-varbado. La garantio pri laŭleĝaj rajtoj de neregulaj laborantoj jam estas atentata de la ĉina sindikato.