Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Pinta konferenco de ŜKO en Biŝkeko

La 16-an de aŭgusto ĉina prezidanto Hu Jintao kaj gvidantoj de aliaj kvin ŝtatoj ĉeestis la pintan konferencon de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Biŝkeko, ĉefurbo de Kirgizio.

En la konferenco la gvidantoj subskribis Konvencion de Longtempa Najbara Amikeco kaj Kunlaboro de Membrolandoj de ŜKO kaj aliajn dokumentojn, publikigis Komunan Komunikon de la 7-a Konsilantara Konferenco de Membrolandaj Ŝtatestroj de ŜKO kaj Biŝkekan Deklaron.

ŜKO estas registara internacia organizo establita de Ĉinio, Rusio, Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio kaj Uzbekio en Ŝanhajo, en la 15-a de junio 2001.