Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio absolute ne evitas problemon pri kvalito de eksportaj ludiloj

La 16-an de aŭgusto en Pekino Wang Xinpei, proparolanto de la Ministerio de Komerco de Ĉinio, diris, ke Ĉinio absolute ne evitas la problemon de kvalito de la eksportaj ludiloj, kaj serioze punos koncernajn entreprenojn kaj iliajn respondeculojn.

Lastatempe, pro tio, ke la plumba kvanto en lako sur ludiloj superas la normon kaj ludilaj akcesoraĵoj estas nebone fiksitaj, Usono revokis iujn ludilojn produktitajn de Ĉinio.

Wang diris, ke kvankam tre malmultaj ludiloj produktitaj de Ĉinio havas problemon en kvalito, tamen la ĝenerala sekureca nivelo de ĉinaj ludiloj estas fidinda. Koncernaj departementoj de Ĉinio jam faris enketadon pri la afero kaj ĉesigis eksporton de ludiloj de la koncernaj entreprenoj.