Unua paĝo >> Aktualaĵoj

EU denove importos kuiritan bird-viandon de Ĉinio

Lastatempe la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron "La kvalito kaj sekureco de manĝaĵoj faritaj en Ĉinio ", kiu diris, ke la Eŭropa Unio (EU) jam decidis denove importi kuiritan bird-viandon de Ĉinio antaŭ la fino de la kuranta jaro.

En 2004 EU tute ĉesis importadon de bird-viando el Ĉinio pro birda gripo. Ĉinio senĉese perfektigis administradon de manĝaĵa sekureco, fortigis laboron por preventi kaj superregi epidemion, kaj aktive kunlaboris kun EU dum enketado kaj juĝado pri higiena sistemo de Ĉinio. Post la tri enketadoj faritaj en kvar jaroj, EU opinias, ke la kuirita bird-viando de Ĉinio estas sekura kaj la importado de kuirita bird-viando el Ĉinio ne minacas la sanon de  konsumantoj de EU.