Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La ĉina registaro nuligos ŝuldojn de 33 afrikaj landoj

Oficisto de la ĉina komerca ministerio publikigis lastatempe en Pekino, ke por realigi la 8 politikojn de Ĉinio pri ekonomio kaj komerco kun afrikaj landoj en la venontaj 3 jaroj elmetitajn de la ĉina prezidanto Hu Jintao en la Pekina Pinta Konferenco de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, la ĉina registaro plenumos antaŭ la fino de 2007 interkonsentojn kun 33 peze ŝuldantaj landoj kaj plej subevoluintaj landoj de Afriko pri nuligo de iliaj 168 ŝuldoj pro seninterezaj kreditoj donitaj de Ĉinio.