Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Nuklea centralo ekkonstruiĝis en Nordoriento de Ĉinio

La 18-an de aŭgusto oficiale ekkonstruiĝis la nuklea centralo Hongyanhe en la provinco Liaoning en nordorienta Ĉinio. Ĉina vicĉefministro Zeng Peiyan ĉeestis la ceremonion de la ekkonstruiĝo.

Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris, ke la ekkonstruiĝo de la nuklea centralo Hongyanhe markas, ke Ĉinio faris gravan paŝon en la normigo kaj skaligo de nukleaj generatoraroj.

La centralo situas ĉe la orienta bordo de la golfo Liaodong de la maro Bohai. Por ĝi oni alprenos progresintan aerizit-akvan reaktoron kaj unufoje konstruos kvar nukleajn generatorarojn kun miliono da kilovattoj. La totala investo estas 48.6 miliardoj da juanoj (ĉ. 7.6 juanoj = 1 usona dolaro). 85% de la ŝlosilaj ekipaĵoj estos produktitaj de Ĉinio mem. La jara kvanto de elektro-produktado estos 30 miliardoj da kilovatthoroj.