Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Revenis la ŝipo "Dayang n-ro 1" de Ĉinio post scienca esplorado

La 19-an de aŭgusto, post la 19-a oceanologia esplorado, la ŝipo "Dayang n-ro 1" revenis al havenurbo Qingdao de Shandong-provinco en orienta Ĉinio. Dum tiu ĉi esplorado, ĉinaj oceanologoj trovis novan regionon de hidrotermo en sudokcidenta Hinda Oceano kaj akiris specimenon.

La ŝipo "Dayang n-ro 1" eknavigis en la 8-a de januaro 2007, kaj en la pasintaj 220 tagoj veturis pli ol 30 mil marmejlojn esplorante en sudokcidenta Hinda Oceano, sudokcidenta Pacifiko kaj okcidenta Pacifiko. Oni ĉefe esploris resurson de la hidroterma sistemo en marfundo kaj koncernajn sciencojn kaj medion.