Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio decidis liveri helpon al Peruo

La 19-an de aŭgusto en Pekino, Jiang Yu, proparolantino de Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, anoncis, ke por helpi la peruan registaron fari kontraŭsisman savadon, la ĉina registaro decidis liveri urĝan helpon de 300 mil usonaj dolaroj.

Jiang Yu diris, ke la 16-an de aŭgusto en Peruo okazis forta tertremo, tio kaŭzis seriozan damaĝon; en la sama tago ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao sendis telegramon al perua prezidento Alan Garcia por esprimi profundan simpation kaj konsolon al la perua registaro kaj la perua popolo en la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo.

Antaŭ kelkaj tagoj, la Ruĝa Kruco de Ĉinio jam liveris 50 mil usonajn dolarojn al la Ruĝa Kruco de Peruo.