Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Interparolis ministroj de eksteraj aferoj de Ĉinio kaj Afganio

La 21-an de aŭgusto ĉina ministro de eksteraj aferoj Yang Jiechi interparolis en Pekino kun afgana ministro de eksteraj aferoj Rangeen Dadfar Spanta vizitanta Ĉinion.

Yang diris, ke Ĉinio dankas Afganion pro ĝia persista subteno pri Taiwan-problemo, kaj volontas pluapaŝe disvolvi kaj profundigi kunlaborojn de la du landoj en ĉiuj kampoj surbaze de egaleco kaj reciproka utileco, kaj akceli ampleksajn partnerajn rilatojn inter la du landoj.

Spanta diris, ke Afganio alte taksas amikajn interrilatojn de Ĉinio kaj Afganio, kaj volas tutflanke fortigi kunlaboron kun Ĉinio en ĉiuj kampoj. Spanta reasertis, ke la afgana registaro insiste subtenas la principon de unu Ĉinio kaj kontraŭas sendependiĝon de Taiwan en ajna formo, ĉar Taiwan estas unu el la provincoj de Ĉinio.

Ambaŭ interŝanĝis opiniojn pri intensigo de interkomunikado kaj kunlaborado inter la ministerioj de eksteraj aferoj de la du landoj.