Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Kvina Ĉina Internacia Radio-kino-televida Foiro en Pekino

La 21-an de aŭgusto inaŭguriĝis en Pekino la Kvina Ĉina Internacia Radio-kino-televida Foiro organizita de la Ŝtata Ĝenerala Radio-kino-televida Administracio de Ĉinio.

Olimpikoj estas elstara temo en la foiro. Oni oficiale publikigos la planon pri relajsado de la Olimpikoj fare de la Ĉina Centra Televid-Stacio kaj unuafoje montros dokumentajn filmojn kaj paragrafojn de filmoj, faritajn de ĉinaj filmistoj pri la Olimpikoj en 2008.

En la foiro partoprenas institucioj el 30 landoj kaj regionoj.