Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio pli kaj pli larĝe sin malfermos al la mondaj vehikloj

La 21-an de aŭgusto, okazis en Tianjin en norda Ĉinio la Unua Vehikla Kunlabora Simpozio de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio, Japanio kaj Koreio (10+3). En la simpozio Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke fortigo de komunikado interne de aziaj vehikloj favoras al disvastigo de azia influo en la mondo, kaj Ĉinio pli kaj pli larĝe sin malfermos al la aziaj kaj mondaj vehikloj.

Liu opinias, ke progreso de informadika teknologio liveras ŝancon de justa konkurenco por mez- kaj malgrandaj vehikloj kaj vehikloj de mez- kaj malgrandaj landoj. Li konigis, ke en la 1-a de januaro de la kuranta jaro, Ĉinio ekpraktiks la "Regulon pri intervjuo de alilandaj raportistoj en Ĉinio dum la Olimpikoj kaj ĝia prepara periodo", tio estas laŭdata de la internacia socio kaj internaciaj vehikloj.