Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Pli ol 23 milionoj da kamparanoj de Ĉinio estas helpataj je minimuma vivrimedo

La 22-an de aŭgusto, Li Xueju, ministro pri civilaj aferoj de Ĉinio, diris en Pekino, ke en la ĉina kamparo 23 milionoj kaj 110 miloj da kamparanoj estas helpataj je minimuma vivrimedo.

Li diris, ke en la kuranta jaro ĝenerale establiĝis en la kamparo la sistemo de garantio de minimuma vivrimedo. La sistemo donas helpon al malriĉaj kamparanoj, precipe al la familioj de malsanuloj, handikapuloj, malriĉaj maljunuloj kaj tiuj popolanoj en la regionoj kun tre malbonaj vivkondiĉoj.

Laŭ statistiko de la Ministerio de Civilaj Aferoj, ĝis la fino de junio en ĉiuj provincoj kaj regionoj de la lando estis establita la sistemo de garantio de minimuma vivrimedo, kaj ĉe la fino de la kuranta jaro espereble ĉiuj malriĉaj kamparanoj akiros la helpon de minimuma vivrimedo.