Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Internacia Kultura Festivalo de Konfuceo okazos septembre en Ĉinio

La 20-28-an de septembro okazos "Internacia Kultura Festivalo de Konfuceo de 2007" en la hejmloko de Konfuceo Qufu, urbo de Shandong-provinco en orienta Ĉinio.

Dum la festivalo okazos ceremonio por kulti Konfuceon, duafoja premiado de "Eduka Premio de Konfuceo" de Unesko, ekskurso speciale aranĝita por Taiwan-aj komercistoj kaj preparado de la Monda Konfuceanisma Konferenco.

Konfuceo (551 - 479 a.K.) estis antikva ĉina pensulo, edukisto kaj iniciatinto de konfuceanismo. Ĝis nun oni jam 23-foje okazigis tiun festivalon.